Union Pacific Railroad

Union Pacific Railroad
fervoja firmao • publika kompanionegoco vd
Dum 1862 - nekonata/nuntempe
Antaŭulo Southern Pacific Transportation Company
Sidejo Omaha
Lando Usono
filiaj kompanioj Spokane International Railroad vd
Posedataj kompanioj Harvard Subdivision • Chemult • Richmond station • San Luis Obispo station • Austin • Bakersfield statiob • Centra Koridoro • Elko • Glenwood Springs • Granby • Grand Junction • Green River • Helper • Hubbard Woods • Klamath Falls station • Provo • Redding station • Riverside–Rialto • Union Pacific / North Line • Union Pacific West Line • Union Pacific Missouri River Bridge • Winnemucca station • Steel Bridge vd
TTT Oficiala retejo
vdr

La Unuiĝinta Pacifika Fervoja Kompanio (angle Union Pacific Railroad, akronime UP, NYSE-UNP) estas la plej granda kaj plej malnova fervojkompanio de Usono. Fondita en 1862, la kompanio ĉefsidejo estas en Omaho, Nebrasko [1].

La fervojreto de Union Pacific kovras la plej grandan parton de Usono, okcidente de la linio kiu kuras inter la grandurboj de Ĉikago kaj Nov-Orleano.

Teknike dirite, temas pri unu el la du ĉefaj klaso 1 fervojoj en la okcidenta Usono. Ĝia posedanto estas Union Pacific Corporation. Kun la escepto de la antaŭurbaj trajnoj en la Ĉikago- areo, la UP nun funkciigas nur vartrafikon ; longdistanca persona trafiko estis transdonita de UP al Amtrak en 1971.

La firmao atingis sian grandecon aĉetante plurajn pli malgrandajn fervojkompaniojn, inkluzive de la Kansasa Pacifiko, Misouri Pacifiko, Ĉikago kaj Norda Okcidenta, Okcidenta Pacifiko, Misurio-Kansaso-Teksaso, kaj plej lastatempe (1996) la Rio Grande del Norte kaj Suda Pacifiko [2]. La ĉefa konkuranto estas BNSF Railway, kiu servas la saman geografian areon kaj estas preskaŭ la sama grandeco.

  1. Company Overview. Union Pacific Corporation (December 31, 2013). Alirita March 27, 2014.
  2. (November 2016) “Mergers since 1980”, Trains (magazine) 76 (11), p. 31. 

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy